Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Nouvelle traduction : Géographie du Bénin
Artikolo publikigita je 17a aŭgusto 2013

de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer
  • Situo : Benino kuŝas en okcidenta Afriko kaj areas 112000 km² kio estas kvinono de Francio. Ĝi formas mallarĝan bandon kuŝantan 600 kilometrojn de Sudo al Nordo de la Atlantika oceano kaj 200 kilometrojn larĝa en la plej mallarĝa parto Sude, kiu plilarĝiĝas en la Nordo por atingi 400 kilometrojn. Benino estas ĉirkaŭita Oriente de Niĝerio, Nord-Oriente de Niĝero, kun kiu la landlimo konsistas en la samnoma rivero- Nord-Okcidente Burkina-Faso kaj Okcidente de Togolando.
  • Reliefo : en la Sudo de la lando kuŝas du grandaj lagoj : Lago Nokueo, la plej granda lago de Orienta Afriko -estas fakte laguno ligita al la maro per la elfluejo de la rivero Uemeo, kaj Oriente la lago Ahemeo. Tiujn akvoetandaĵojn ĉirkaŭas marborda ebenaĵo, kie koncentriĝas granda parto de la loĝantaro. Irante al Nordo oni renkontas maltajn montojn, kiuj kulminas ĉe Monto Sagboroao je alteco de 658 metroj . La Nordo estas kovrita per Savano.
  • Klimato : la Sudon de la lando regas klimato subekvatorieca kun multe da pluvo : la pluvalteco Sud-Oriente atingas po 1200 metroj jare, dum Norde regas seka subtropikeca klimato. La granda pluvsezono inter februaro kaj mezjulio kaj la malgranda pluvsezono inter mezseptembro kaj meznovembro mildigas ilian efekton ju pli oni alproksimiĝas al la Nordo.
  • Vegetaĵaro : tiu pluveco igas la vegetaĵaron superkreskanta Sude kun kelkaj arbaraj kaj akvoarbaraj zonoj ege minacataj de la homa aktivaĵo. Aliaj arbaroj kaj savanoj en la lando estas malpli minacataj pro la homdenseco multe malpli forta.

En la sama rubriko