Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Konstruo de la biblioteko
Artikolo publikigita je 21a februaro 2015
laste redaktita 29a aŭgusto 2016

de Philippe Pellicier

La projekto kiu nun realiĝas estas la konstruo de terdomo por starigi bibliotekon unue por la infanoj de la bazlernejo de la vilaĝo, sed ankaŭ pro aliaj infanoj kaj por la ĉirkaŭaj vilaĝoj.
Danke al viaj mondonacoj kaj la monkolekto okazintaj dum la koncerto de la du ĥoroj « Mabelvoy » de Moûtiers kaj la « Vie qui chante d’Aigueblanche » dum la printempo 2014, ni finkolektis sufiĉe da mono por konstrui la domon kun necesejo.
En tiuj vilaĝoj de la afrika savano libro estas kvazaŭa trezoro. Tion mi konstatis kiam mi alvenis kun miaj sakoj libroplenaj. Ili estis zorge apartigitaj. La infanoj senpacienciĝas por legi la librojn. Il ankaŭ povos profiti la librojn de la lerneja programo, kiujn ili ne havas nuntempe. Ilin gvidos bibliotekisto kiu helpos ilin alkutimiĝi al libroj. Tio ŝajnas al ni mirinda, sed tio veras !
Ni baldaŭ reskribos novaĵojn pri la evoluo de la konstruo.
Dankon al ĉiuj !

Ĵildaso estas fosanta la konstrubazojn
Fotis A. Houansou
La ruĝaj adoboj fone estas uzotaj por la muroj, dum la aliajn antaŭe, kiuj enhavas sablon, oni uzos por la kontraŭsepsa foso
Fotis A. Houansou  Fotis A. Houansou  Fotis A. Houansou
La fundamenton kaj la kontrausepsan foson oni preparas
Fotis A. Houansou
La truvandoj estos kovritaj per adoboj
Fotis A. Houansou  Fotis A. Houansou
La ĉarpento konsitos el branĉegoj
Fotis A. Houansou
La brikistoj muldas la miksaĵon per muldilo kaj premilo
Fotis A. Houansou
La brikoj post muldado estas stakigitaj kaj simple sekigas sub la suno, oni nomas ilin "adoboj"
Fotis A. Houansou
Ĵildaso estas fosanta la bazojn kaj antauvidas la necesejojn ĉirkaŭte de scivolemuloj
Fotis A. Houansou
Oni miksas ruĝan teron kaj cementon kun akvo kiel krudmaterialon por la fabrikado de la adoboj
Fotis A. Houansou