Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Porlerna helpo Septembro 2012
Artikolo publikigita je 20a julio 2013
laste redaktita 30a julio 2013
de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

La agado estas nun plenumita. Jen ĉi-sube la raporton verkita de Aristide Houansou devenanta el tiu vilaĝo kaj kiu okupiĝis pri la monricevo, la aĉeto de la lerniloj kaj de la ŝtofo por la lernejkostumoj. Dimanchon 9an de septembro 2012 ĉio estas disdonita en la vilaĝo.

Tiu iniciato estis mia sen iu ligo kun organizo krom tio, ke oni povas diri ke estas ligo kun Esperanto ĉar multaj el la mondonintoj estas esperantistoj kaj Aristide mem parolas Esperanton.

Ni estis 51 partoprenintoj kaj ni rikoltis 2115 eurojn. Ni komende celis ĉirkau 1200 eurojn. Nous pro tio povis pli helpi. Ni povis havigi al ĉiu infano ne po unu lernejkostumon sed po du kaj ni finfine helpis ne 36 sed 45 infanojn. Ius estis forgesitaj en la vilaĝo kaj aliaj loĝas en Kotonou aŭ en kun pli maljunaj kaj troviĝis tie dum la disdonado. La mono ebligis veturigi ĉion en la vilaĝon.

Nome de la infanoj dankon al ĉiuj !

Raporto far Aristide

Donaco de lerniloj al la infanoj de la bazlernejo de la vilaĝo AZIZONKANMÈ en la komunumo KPOMASSÈ.
Sekve la viziton de M. PELLICIER Philippe en la vilaĝo AZIZONKANMÈ en novembro 2011, pro la kondiĉoj de la infanoj por iri lernejen ni decidis por la rekomenciĝo 2012-2013 fari donacon de lerniloj al ĉiuj infanoj de la bazlernejo de tiu vilaĝo. Por tio M. PELLICIER Philippe petis helpon ĉe siaj francaj geamikoj, kiuj ne bremsis sian elanon por helpi al tiuj infanoj.
Dimanĉe la 9an de septembro 2012 je la 12a15 komenciĝis la disdonado de la lerniloj. Ne ĉiuj infanoj ĉeestis, kelkaj feriis, aliajn reprezentis la gepatroj. Ĉiu infano ricevis po 1 centpaĝan kajeron kaj 1 ducentpaĝan, po 1 lernilsakon, po 6 bluajn skribilojn, 2 nigrajn kaj 2 ruĝajn, po 4 kajerŝirmilojn, po 1 desegnilon, po 1 kolorkrajonskatolon, po 1 gumon, 1 minkrajonon kaj po 2 verdajn kostumojn.
Le gepatroj estis feliĉegaj kaj ankaŭ la infanoj pro la donaco al ili ! Kelkaj iris preĝi sur la tombejo de miaj gepatroj. Ili ankaŭ multe preĝis por ke mi sukcesu mian vivon. Ili kaptis la okazon por sciigi al mi, kio plej mankas en la vilaĝo : temas pri maizmuelilo kaj elektrokonekto.
Ankaŭ mi kaptas la okazon danki ĉiujn, kiu klopodis helpi tiujn infanojn. La Sinjoro protektu vin kaj donu al vi longan vivon !

Aristide Houansou


<p>Les enfants d'Azizonkanmè recevant leur lot de fournitures et scolaire, uniforme et sac d'école.</p>