Kotonuo estas la plej granda urbo en Benino, la ekonomia ĉefurbo kun haveno, kiu estas la ekonomia pulmo de la lando. De la eventoj en Eburbordo Abiĝano perdis iom da graveco kaj Kotonuo iĝis la plej granda komerchaveno en Okcidenta Afriko. La varoj, kiuj alvenas per la haveno igas la urbon komerce grava por la tuta lando sed ankaŭ por Niĝerio kaj Togolando tute proksimaj sur la marbordo, sed ankaŭ donas aliron al la maro por Burkina-Faso kaj Niĝero.
La administra ĉefurbo estas Porto-Novo pli oriente apud la landlimo kun Niĝerio. La nomo ŝuldas sian lusitana ŝajneco al la multaj ekssklavoj revenintaj en la patrujon de siaj prauloj, sed intertempe ili ricevis brazilaj familinomoj. Estas multe da Da Costa (Dakosta) kaj da Da Silva en Benino ; eĉ vizitindas fama muzeo "Da Silva" en malnova ekskolonia domo en Porto-Novo.
Sekvota, konstruata...