Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Rekomenciĝo de la lernejperiodo 2013
Artikolo publikigita je 22a novembro 2013
laste redaktita 28a oktobro 2014
de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

Agdraporto pri la lerneja subteno en septembre 2013

Kiel lastjare nia monkolekto ebligis havigi al la infanoj de la bazlernejo de la vilaĝo Azizonkanmè bazajn lernilojn. Ni estis 25 homoj, kiuj partoprenis en tiu agado kaj kolektis 1150 eŭrojn, kiuj entute estis senditaj al Aristide Houanson, membro de la asocio kaj nia surloka peranto.
Je la mesaĝo de li sendita :
« La 23an de septembro 2013 por la lernejana subteno por la rekomencperiodo 2013-2014, Philippe Pellicier sendis al mi sumon je 775341 FCFA (= 1150€). Ĉi-jare ni ne disdonis al 50 infanoj de la bazlernejo ĉion kiel lastan jaron (ne nur lernilojn sed ankaŭ sakojn kaj lernejvestaĵoj). Mi aĉetis po 715000f CFA por la infanoj de la bazlernjo, t.e. kajeroj, folioj, krajonoj kaj aliaj skribiloj. Kaj restis al mi sumo je 50341 kiu ebligis transporti ĉion de Kotonuo al la vilaĝo.
Dimanĉon 29an de septembro mi devis disdoni la lernilojn, sed tiu dato samis kiel tiu de evento en la vilaĝa preĝejo, kaj pro tio mi ne havis ĉiujn infanojn. Tamen kelkaj venis kaj la aliaj estis repezentitaj da la gepatroj. La infaonoj bone ricevis siajn lernilojn kaj komencis la kursojn.
La tuta vilaĝo per mia vocô dankas al vi pro ĉio, kion vi faras por tiu vilaĝo perdita en la savano. De la vizito de Philippe en junio okazis la lernildonaco, la muelilo funkcias bone, la biblioteko kaj elektrokonekto de la vilaĝo antaueniras. Aristide Houansou »

impostaj kvitancoj estas sendotaj fine de la jaro por la homoj kiuj petis ĝin.