Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.


Nia asocio « Un Village au Bénin » ekkampanjas por kolekti monon cele al helpi infanojn okaze de la nova lerneja jaro de septembro 2024.

Nia asocio « Un Village au Bénin » ekkampanjas por kolekti monon cele al helpi infanojn okaze de la nova lerneja jaro de septembro 2024, en la vilaĝoj Honougbo, Hombomè kai Telopkoè (komunumo Azizonkanmè). En 2022 ni sukcesis helpi 110 infanojn. Ni estas petataj de infanoj kaj ilia familio ĉiam pli multaj. Ni sukcesas kontentigi ilin dank’al via donacemo. Ni kore dankas al vi pro tiu atingo.
Jen la letero sendita de Aristide Houansou, membro de la konsilantaro de nia asocio kaj nia surloka peranto :
Ni, gepatroj kaj infanoj de HONOUGBO, HOUMBOMEY, TELOKPOÉ, profitontoj de la monhelpo de la asocio UN VILLAGE AU BÉNIN ekde la jaro 2012, ni dankegas al vi. Ekde 2012 nia vilaĝo spertis edukan disvolviĝon ĝis tiam ne kutima. Pro tio ni dankas al vi ĉiuj. Dank’al la helpo de ĉiu membro de la asocio, niaj infanoj emas al lernado kaj ni konstatas kreskigon de la nombro de la lernejanoj. La monhelpo unue destinita nur al HONOUGBO atingas nun du aliajn vilaĝojn, t. e. HOUMBOMEY kaj TELOKPOE. Por pruvi la utilecon de viaj mondonacoj mi ŝatus anonci al vi ke les tri vilaĝoj atingis sukceson je 100% por la certigo de la fino de la baza lernado, 100% por tiu de la meza lernado kaj 75% por la abituro. Tiuj sukcesoj igis aliajn infanojn aliĝi al la lernejo. Kaj por la tuj venonta jaro la nombro de la infanoj tiel kreski ke li atingas 157 helpotaj infanoj.

Mi ankaŭ certas, ke la vizito de Philippe Pellicier, prézidanto de la asocio al Benino en lasta decembro, kiu renkontiĝis kun kelkaj infanoj, instigis ilin klopodi por atingi la bonajn rezultojn.

Ĉiu infano bezonas :

  • kostumon
  • tornistron
  • kajerojn (50, 100, 200, 300 paĝaj, kajeron por desegnaĵo...)
  • ardezon
  • desegnilon
  • gumon
  • krajonojn
  • kudrostkatolon
  • gluujon
  • kajerokovrilojn
  • skribilojn (bluan, ruĝan, nigran, verdan)
    Ni taksas la elspezon po 25500 frankojn (ĉrkaŭ 40€) inkluzive la tajloron.

Laŭ la nombro de helpotaj infanoj, mi klarigos al la gepatroj, ke se ni ne povas helpi al ĉiuj, ni dividos la helpon por ke ĉiu ricevu iom.

Realigaĵoj

Dankon pro la helpo al la lerneja rekomenciĝo 2014

Saluton al ĉiuj la membroj aŭ nemembroj de la asocio "Un Village au Bénin" ! (…)

La finkonstruita biblioteko

La biblioteko financita de la asocio estas nun finkonstruita kaj estos (…)

3an de octobro 2016 : disdonado de la lerniloj

Dimanĉon la 3an de octobro 2016 : la disdonado de la lerniloj okazis en (…)

18an de septembro 2017 : disdonado de lerniloj

Nia kampanjo por kolekti monon por helpi la familiojn okaze de la (…)

14a de septembro 2019 : disdonado de la lerniloj

La 14an de septembro estis disdonitaj la lerniloj al la infanoj de Honougbo (…)