Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Maizmuelilo
Artikolo publikigita je 30a julio 2013
laste redaktita 4a oktobro 2016

de Philippe Pellicier

La unua granda agago de la printempo 2013

La ideo instali muelilon venis el la vilaĝanoj mem... Post la subtena lerneja helpo por la infanoj, ili tuj pensis pri kio povus vere faciligi al ili la vivon.
Aristide sendis dankleteron por ĉiuj donacintoj en septembro 2012. En tiu letero li submetas la ideon pri la maizmuelilo.
Maizpastaĵo –tiel ili nomas tion, kion en Francio oni nomas « polenta »- estas la ĉiutaga nutraĵo. Maizo estas stokata en grenejojn el ligno kaj palmfolioj, kie ĝi tre bone konserviĝas. Sub la formo faruno ĝi konserviĝas nur kelkajn tagojn. Tial la virinoj devigatas mueli laŭ la bezonoj. Pro tio ili devas piediri portante la maizgrenojn dekon da kilomtroj por atingi la plej proksiman muelilon kaj poste reen kun la faruno. Tiujn tagojn ili ne povas reveni hejmen por ke la infanoj manĝu tagmeze. Ili tiam manĝas nur vespere sed devas tamen reiri lernejen. Oni bone komprenas, ke muelilo ne estas lukso, sed permesas kontentigi vivbezonon, ne nur por la vilaĝanoj sed ankaŭ por ĉiuj loĝantoj de la aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj.
La maizmuelilo estas acetita komence de majo 2013 kaj estas instalita la 19an de majo tago de Pentekosto.

Jen la raporto de Aristide pri la detaloj de la agado :

Ni petis peranton por aceti muelilon en Ganao, kie vendigas materialon pli fortikan ol en Benino lau la diroj de fakuloj. La prezo de la muelilo estas1200000 frankoj (frankoj de la Afrika Financa Komunumo francmallongige CFA), kio estas proksimume 1800 eurojn. Temas pri dieselmotoro kiu turnas la muelilon pere de rimeno. La sendkostoj altis 80000 frankojn (120 €), la komisiono de la peranto 30000 frankojn (45€), la diversaj materialoj por la instalo 78800 frankojn (118€), la provizora konstruo de ligna domo 146600 frankojn (220€), la salajro de la mekanikisto kiu venis por instali kaj reguligi la aparaton 50000 frankojn (75€), benzino kaj motoroleo por la komencigo 50000 frankojn (75€). La entuta kosto estas do 2453 eurojn lau la variado de la monshangho.

La motorpakaĵo alveninta el Ganao kaj ankoraŭ ne malfermita.
Fotis Aristide Houansou
La pakaĵo de la muelilo kaj la funelo.
Fotis Aristide Houansou
Oni febre malkovras la mototon...
Fotis Aristide Houansou
Ĉiujn erojn kunigendos por bone funkcii ! Nenia paniko jen la meĥanikisto...
Fotis Aristide Houansou
la motoro estas muntita
Fotis Aristide Houansou
Ĉiuj ekas, precipe tiuj kiuj estas lernontaj por okpuiĝi pri la muelilo kaj ties motoro.
Fotis Aristide Houansou
La motoro kaj la muelilo estas instalitaj sub provizora tegmento kiu poste estos ĉirkaŭita per muroj.
Fotis Aristide Houansou
Jen ĝi funkcias, la rimeno movita de la motoro funkciigas la muelilon dekstre
Photo Aristide Houansou
Jen kelkaj infanoj helpitaj por la lerneja rekomenciĝo. Tuj kiam ili vidas ke la instalo de la muelilo komenciĝis ili estas kontentegaj kaj ili plaŭdas ĉar ili scias, ke post la lernado ili ne plu havos malfacilaĵojn por manĝi la maizpstaĵon
Fotis Aristide Houansou
La provizora domo ĉirkaŭ la muelilo
Fotis Philippe Pellicier
Virino muelas mamnutrante sian bebon.
Fotis Philippe Pellicier
Maizo muelota kaj faruno
Fotis Philippe Pellicier
La vilaĝanoj de la ĉirkaŭaĵo venas por mueli sian maizon.
Fotis Philippe Pellicier