Kiam oni instalis la muelilon la gazolmotoro estas elektita ĉar la projekto pri elektrigo de la vilaĝo ŝajnis ne realiĝonta antaŭ longe. Sed en julio 2013 la vilaĝanoj surprize eksciis ke ili povis submeti la peton pri instalo de elektrokontilo por la vilaĝo. La elektra reto estas alportota tuj. Tamen pagendas la sumon de 190000 frankoj t.e. ĉirkaŭ 300€ por ilia peto estu enkondukita. Nia asocio do pagis la petitan sumon.
Dank’ al elektro la vivo de la vilaĝanoj estas ŝanĝiĝonta. Ili ricevos lumon vespere kiu alvenas je la 19a. Tio ŝajnas iom por Eŭropanoj, kiuj ne scias kio esta vivi nokte sen lumo.
Konektiĝo al elektroreto