Saluton al ĉiuj la membroj aŭ nemembroj de la asocio "Un Village au Bénin" !
Kun granda plezuro, emociplene kaj ĝojkore mi anoncas al vi la realigon de la disdonado de la lernejdonacoj por la infanoj de la vilaĝo Azizonkanmè. Sabate la 18an de oktobro mi forlasis Kotonuon al mia vilaĝo por la disdonado de la donacoj de lerniloj. Alvenintan en la vilaĝo min akceptis kelkaj gepatroj kaj infanoj.
Vespere mi manĝis kaj mi endormiĝis post babilado kun unu el miaj onkloj. La postan tagon, t. e. la 19an je la 13a mi komencis la disdonadon. Ne ĉiuj infanoj ĉeestis kaj kelkaj plu estis en la preĝejo por la preĝo organizita de la pastro por le lerneja rekomenciĝo, aliaj plu feriis. Mi disdonis al la ĉeestantoj kaj lasis por la aliaj al la gepatroj.
Kiel vi emociiĝus kiam, dum la disdonado de lerniloj al la infanoj, avo de pli ol 80-jaraĝa seriozmiene petas de vi sakon kaj kakian lernejkostumon ?
Mi kaptas la okazon por skribi al vi, ke la vilaĝo dankas al vi pro ĉio, kion vi faras por ili, la lerniloj, la elektrokonekto kaj la muelilo kaj rememorigas, ke ĝi senpacienciĝas havi la tutunuan bibliotekon de la regiono.
Senfinan dankon al ĉiuj la gedonancintoj. La Plejpotenculo al vi redonu centoble !
Aristide.