Nia kampanjo por kolekti monon por helpi la familiojn okaze de la rekomenciĝo de la lernejjaro finiĝis la 18an de septembro 2017. La lerniloj estas disdonitaj al la infanoj kaj ĉeestis la gepatroj kaj aliaj vilaĝanoj.
Ni sukcesis helpi 36 infanojn por la bazlernejo kaj 10 por la mezlernejo. Inter ili troviĝis 18 georfoj ĉu sen patro, ĉu sen patrino, ĉu sen gepatroj. En tiaj situacioj en Benino nur solidareco povas helpi : la infanojn prizorgas geonkloj aŭ se ne estas, aliaj personoj.
Jen orfino de la bazlernejo une fillette Gladwys Amoussou, kiu estas en la klaso Ce1 kaj kiu ricevis la lernilojn kaj la lernejan kostumon, kiu estas deviga en Benino.
Kaj jen Constantine Gbessi, kiu estas en la klaso "première" (t.e. "unua", la jaro antaŭ la abiturienta ekzameno) kaj kiu ricevis la helpon de la asocio por aĉeti la lernilojn kaj lernolibrojn.
Dankon al ĉiuj mondonacintoj nome de la infanoj de Honougbo.