Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

14a de septembro 2019 : disdonado de la lerniloj
Artikolo publikigita je 1a decembro 2019
laste redaktita 2a januaro 2021
de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

La 14an de septembro estis disdonitaj la lerniloj al la infanoj de Honougbo dank’ al la monsubtenantoj de la asocio.
Profitis 51 infanoj de pakaĵo de lerniloj, kajeroj, paperfolioj, skribiloj, gumo, liniilo kaj sako por enmeti en ĝin ĉiujn aĵojn. Plie en Benino deviga estas lerneja uniformo. Ne estas vendejoj por tio, ilin kudras tajloro en la vilaĝo.

Grupo de infanoj kun la lerniloj. ©Fotis A. Houansou
Akcepto de la lerniloj.. ©Fotis A. Houansou
Akcepto de la lerniloj.. ©Fotis A. Houansou
Akcepto de la lerniloj. ©Fotis A. Houansou
Akcepto de la lerniloj. ©Fotis A. Houansou
La infanoj atendas manĝaĵon ©Fotis A. Houansou
La infanoj atendas manĝaĵon ©Fotis A. Houansou
La infanoj manĝas ©Fotis A. Houansou

Memoru ke la asocio plenumis sekvantajn agadojn de 2012 :
 subteno al la familioj por la nova lernoj-aro ;
 konstruo de biblioteko por la lernejanoj ;
 konektado de la vilaĝo al la elektra reto ;
 aĉeto de televidilo kun granda ekrano ;
 instalado de maismuelilo ;
 parta pago de superaj studoj de juna viro kiu studas en Abiĝano en Eburbordo.

En Oktobro la bibliotekestro laŭeble petis la renovigon de la lernolibroj, kiuj ŝanĝiĝis. Sciendas ke la infanoj ne ĝuas proprajn libroj, kio estus tro multekosta. Po kvin libroj en ĉiu klaso disponeblas en la biblioteko kaj la infanoj devas siavice konsulti ilin. Ni aĉetis 20 librojn por la biblioteko en Oktobro.
Jen nia raporto por la jaro. Tiujn agadojn ni plenumis dank’al la subteno de fidelaj donantoj.
La monbezono kaj la alvoko al donontoj okazas fine de somero, cele al la helpo por la nova lernejojaro. En tiu momento multaj subtenantoj respondas. Sed aliaj sendas monon en alia periodo en la jaro, kio ebligas prepari la postan kampanjon kaj konsistigi rezervon en kazo de bezono.
La asocio povas laŭpete havigi fiskajn atestilojn por Francio, kio permesas redukti sian imposton je 66% de la sumo de la mondonaco.

Les enfants chantent « la belle Afrique » pour dire merci.