Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Biblioteko
Artikolo publikigita je 30a julio 2013

de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

Por danki kaj honori lin laŭ la tieaj kutimoj la saĝuloj de la vilaĝo donacis al Aristide terpecon ene de la vilaĝo por ke li tie konstruu sian terdomon.
Aristide dankis kaj lia ideo estas konstrui tiun terdomon por intali tie bibliotekon unue cele al la infanoj proponante al ili lernolibrojn. Jen la sekva plenumonta zorgo por la asocio.
Okaze de vojaĝo en junio 2013, Philippe Pellicier kunportis librojn por la infanoj cele al la aranĝo de tiu biblioteko. La libroj estas kolektitaj ĉe konatoj kaj instruistoj. Ne ĉiuj povis esti portitaj en tiu nura vojaĝo. Sekve ĉiuj donacontaj libroj estos bonvenaj !
Ni kolektas cefe lernejajn librojn kaj legolibrojn por ke la infanoj povu trejniĝi en la franca kaj alkutimiĝu al legado.