Okaze de mia vizito en Benino en julio 2012, Aristide kondukis min viziti lian vilaĝon. Ekde tiu vizito mi ekhavis la ideon helpi la familiojn pagante la lernilojn de la infanoj de la bazlernejo.
La familioj en la vilaĝo vivtenas nur per iomete da mono. La kultivado de maizo kaj manioko havigas la ĉefajn nutrapĵojn,n al kiuj aldoniĝas tomatoj, kelkaj fruktoj, fojfoje ovoj, malofte fiŝaĵo aŭ viando. Ĉi tie oni ne aĉetas nutraĵon ĉar oni manĝas kion oni produktas. La perlaborita mono per la vendo de ŝafo aŭ de kapro kelkfoje de oranĝrikolto au de kalkaj kokonuksoj ebligas kontentigi sanbezonojn, veturbezonojn kaj edukadon.
Kolekti monon por irigi la infanojn al la lernejo estas konkreta rimedo por malpezigi la familibuĝeton kaj permesi egalecon inter la ili en tiu kampo.
Ni celas kolekti denove monon por la lernejrekomenciĝo en septembro 2013.