Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Aĉeti librojn por la biblioteko de la vilaĝo kaj lernsubteno por la nova lernejjaro
Artikolo publikigita je 29a aŭgusto 2016
laste redaktita 15a aŭgusto 2019
de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

De la fondiĝo la asocio ni :
 helpis al la familioj por la lerniloj de la kvar sinsekvaj lernorekomenciĝoj de Septembro 2011, 2012, 2013, 2014 kaj 2015 (kvindeko da infanoj ĉiujare) ;
 helpis al instalado de maizmuelilo en la vilaĝo kaj por la proksimaj, kio maldevigas al virinoj piediri 12 km ire-reire po du-tri fojoj semjane por uzi la plej proksiman muelilon ;
 helpis al la konektado de la vilaĝo al la elektroreto ;
 helpis al la konstruo de domo por biblioteko en la vilaĝo por la infanoj de la lernejo en Februaro 2015. Tio estas projekto kiun la vilaĝanoj sukcesis realigi danke al la profito de la muelilo aldone al nia financa helpo. Bibliotekisto instruas al la infanoj kiel uzi la librojn, kiuj por ili estas objektoj tute fremdaj al ilia ĉiutaga vivo ;

Jen la lernorekomenciĝo en Francio kiel en Benino. Kiel ĉiujare ni ŝatus subteni la familiojn por havigi al ĉiu infano la necesajn lernilojn, sed ankaŭ kompletigi la libraron de la biblioteko. Ni ne sendas librojn el Francio sed monhelpas por aĉeti tieajn librojn konformajn al la Beninaj lernprogramoj kaj kutimoj.

Dankon por via helpo al tiu celo sendante vian partoprenon eĉ malgranda, al Association « Un village au Bénin », Chemin de la Chenat, 73260 SAINT-OYEN, France.
Fiska atestilo sendeblas laŭpete por profiti malpliiĝon de via franca imposto je 66% de via donaco. Ekzemple donaco je 15€ rajtigas 10€-malpliiĝon de via imposto kaj la donaco kostos al vi nur 5€.

Nome de la infanoj de Azizonkanmè ni vigle dankas vin !